Saltu al enhavo

Linux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linux
Lasta stabila versio 6.14
Programlingvo C, Asembla lingvo, Rust
Retejo Oficiala retejo (angle)
v * d * r
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri Linukso. Interparolo pri la historio kaj la evoluo de la libera operaciumo Linux
Tukso -- la blua pingveneto, simbolo de Linukso (almenau de ties kerno)

Linukso[1] (anglalingve Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas libera klono de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la cirkaua programaro, inter ili la iloj de GNU (i.a. glibc kaj ofte GNOME), KDE, Xfce, LibreOffice, la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj, inter ili Richard Stallman kaj la projekto Debian, preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linux", kiun FSF rekomendas legi kiel "GNU kaj Linukso" en la koncerna lingvo (ili ankau mencias, ke se "/" estas maloportuna, en kelkaj lingvoj oni skribu "+"). Iuj distribuoj de linukso estas liberaj lau atestado de FSF.[2]

Ekverkita en 1991 de finna komputilstudanto (de la Universitato de Helsinko) Linus Torvalds kiel satokupo kaj disvastigita lau la permesilo GPL, Linukso stopis la gistiaman truon en la libera operaciumo GNU: manko de kerno, la centra programo kiu regas ciun malaltnivelan operacion de komputilo (tamen la oficiala GNU-kerno estas Hurd). La versio 0.01 aperis en septembro 1991 kaj 0.02 en oktobro 1991. Tiel ekeblis, se vole, tradukiloj per nur libera programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej konata.

Linukso akordas kun la uniks-normo POSIX, kaj plejparte rolas kiel kutima Unix, kvankam gi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD-Unix. Origine, gi estis monolita kerno, sed post la 2.0-a versio gi estas monolita sed etendebla per moduloj.

Nuntempe Microsoft konsideras Linukson la cefa konkuranto kontrau gia operaciumo Windows.[mankas fonto]

Distribuajoj

[redakti | redakti fonton]
Tux kaj cefaj logooj de distribuajoj:
* openSUSE
* Linux Mint
* Gentoo Linux
* Arch Linux
* Debian
* Fedora
* Ubuntu
* Slackware
Ubuntu en Esperanto

La unua (historie) maniero por havi la tutan sistemon funkciantan estis havi la kodon de la programoj kaj kompili gin.

Sed ci tio povas esti granda problemo por homoj, kiuj ne povas konekti interreton, kiuj ne scias fari tion au kiuj ne havas sufican tempon. Por solvi tion ci, la plej ofta solvo estas ke iuj kolektas aron da programoj, kiujn ili opinias oportunaj, kaj gin vendas, disdonas kun gazetoj au elsutebligas gin. Tio nomatas distribuajo.


Ekzemploj de distribuajoj

[redakti | redakti fonton]

Dosieraj sistemoj

[redakti | redakti fonton]

Linukso toleras multajn dosierajn sistemojn, interalie:

Protokoliga dosiersistemo (ang. journaling) estas moderna sistemo por eviti multajn erarojn sur la disko. Gi registras farotajn sangojn en protokolo (ofte cikla dosiero en specifa parto de la dosiersistemo) antau ol skribi la sangojn al la cefa dosiersistemo. Se eventuale la sistemo paneas au elektro mankas, tiaj dosiersistemoj estas pli rapide restaureblaj kaj malpli probable korupteblaj.

Ekzistas multaj asocioj pri GNU/Linukso tra la mondo. Generale, oni nomas ilin "LUG" (Linuks-Uzantaj Grupoj) (angle: Linux Users Group). La celo estas disvastigi Linukson kaj la liberajn programojn pere de renkontigoj, instalado de GNU/Linukso, helpo al novuloj k.t.p. Multaj asocioj ekzistas en la reto pere de regionaj asocioj (vidu la vorton LUG en via lingvo). Ekzistas projekto por fondi asocion "LUG-Esperanto" ce Projekto por LUG-Esperanto.

Tajpi Esperanton per Linukso

[redakti | redakti fonton]

La klavaro-sistemo de Linukso jam (2008) de jaroj enhavas klavar*arangojn por tajpi la capelitajn literojn (kaj aliajn). En la aktualaj distribuajoj de GNU kaj Linukso kutime estas facile elekti klavarfasonon taugan por Esperanto. Fakte, ofte la implicita klavararango jam disponigas la capelitajn literojn per senpasaj klavoj, ekzemple arango us:alt-intl. Aktuala (en 2013) detala priskribo de la diversaj taugaj rimedoj disponeblas.[3]

Se vi kutime uzas usonan, germanan, brazilan au portugalan klavarfasonon vi jam havas la eblon elekti varianton kun la capelitaj literoj. Ankau disponeblas speciala esperanta klavarfasono.

Aldoni capelitajn literojn al aktuala fasono

[redakti | redakti fonton]

Ekzemple en GNOME en Ubuntu versio 9.04 Jaunty Jackalope, oni povas simple aldoni la klavojn por la capelitaj literoj al sia aktuala fasono. Ekzemple en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"), "Preferences" ("Agordajoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la langeton "Layouts" ("Arangoj") kaj la celatan fasonon, ekzemple "USA" ("Usono"). Alklaku la butonon "Layout Options" (Fasonaj agordoj) kaj la listeron "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" ("Aldonado de Esperantaj supersignoj"). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple "To the corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en klavaro Qwerty"). Tiam elektu la listeron "Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") kaj marku la klavo(j)n kiujn vi volas uzi kiel specialan klavon por la capelitaj literoj, ekzemple "Left Win" ("Maldekstra Win"). Por fini, alklaku je "Close" (Fermi), kaj denove "Close". Eble necesas adiaui kaj resaluti antau ol la capelitaj literoj estas tajpeblaj per la elektitaj speciala klavo kaj la rilata literoklavo: ekzemple Maldekstra-Win + C donas je c.

Similaj rimedoj disponeblas en KDE kaj Enlightenment. Alie, oni ciam povas uzi la programon setxkbmap. Ekzemple la jena komando aldonas la klavkombinajojn al la aktuala (qwerty)-fasono por tajpi la capelitajn literojn per la dekstra Alt-klavo kaj la rilata klavo de la fasono.[3] setxkbmap -option "lv3:ralt_switch,esperanto:qwerty"

Aliaj ebloj

[redakti | redakti fonton]

Se vi havas pli malnovan sistemon au preferas alian rimedon, vi havas aliajn eblojn. Por elekti klavarfasono(j)n en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"), "Preferences" ("Agordajoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la langeton "Layouts" ("Arangoj"). Por aldoni fasonon elektu la plusan signon ("+Aldoni"), langeton "By language" (Lau lingvo) kaj lingvon Esperanton. Tie elektu vian preferatan varianton, ekzemple "Esperanto".

Por elekti klavarfasono(j)n en KDE, malfermu la sistemagordilon kaj elektu je "System" (Sistemo), "Regional & Accessibility" (Regionoj & Alireblo), kaj "Keyboard layout" (Klavarfasono). Certigu ke uzo de klavarfasonoj estas ensaltita, kaj sercu taugan klavarfasonon en la maldekstra flanko kaj marku gin.

La esperanta klavaro estas bazita sur la usona qwerty-klavaro. La literoj sgcujh anstatauas la signojn qwxy[]. Por tajpi tiujn signojn uzu la RAlt-klavon kun la signo, ekzemple RAlt q por q.

Por usona klavaro oni povas elekti la fasonon "USA2 (Alternative international)", anstatau la pli simpla fasono "USA". Per tiu klavaro oni povas tajpi multajn capelitajn literojn el multaj lingvoj per senpasaj klavoj. Por la literoj kun cirkumfleksoj uzu la senpasan klavon ^ kaj por la literoj kun brevo uzu la senpasan RAlt Shift 9 (DekstraAlt + Stir + 9) kombinajon. Estas iom malfacile tajpi tiun lastan: tenu je RAlt kaj Shift kaj premu je 9, tiam maltenu je Shift (por minusklo) kaj premu je u, nur tiam maltenu je RAlt.

Por brazila klavaro elektu la varianton "Brazil - Nativo for Esperanto". La literoj cujsg anstatauas la literojn xwycq respektive, kaj por tajpi je h uzu la klavon RAlt (dekstran Alt) kun h. Simile por la portugala klavaro (Portugal Nativo for Esperanto). Ili ne uzas senpasajn klavojn.

Por franca klavaro elektu "Francais" ("French"). Por la literoj kun cirkumfleksoj uzu la senpasan klavon ^ kaj por la literoj kun brevo uzu RAlt+Shift+u (sama klavo kiel *) kaj poste premu u au U.


Vidu ankau Unikodkapabla programo#Fenestra Sistemo X.

Amiketo estas programo por Linukso kaj Vindozo. Gi permesas tajpi capelitajn literojn per "magia klavo". La linuksan version oni povas trovi ce ci tiu retpagaro Arkivigite je 2016-12-07 per la retarkivo Wayback Machine.

Vindozaj programoj en Linuksaj operaciumoj

[redakti | redakti fonton]

Multaj uzantoj de komputiloj alkutimigis al vindozaj programaroj. Vindozaj programaroj ne rekte funkcias en linuksa sistemo (kvankam oni povas diri tion ci ankau pri programoj en Java kaj Python, kaj ec selo, car ciuj ili postulas ion, kio povas jam esti au ne esti en la mastrumsistema programaro). La plej simpla solvo estas Wine, kiu estas libera, kaj la programoj Crossover Office (transigata oficejo) kaj Cedega. Tiuj programoj igas la vindozan programaron kongrua per reimplementado de la Vindoza API en Linuksajn sistemojn. Multaj programoj povas funkcii tiel rapide kiel en Vindozo, kaj iuj ec pli rapide. La fortajo de ci tia solvo estas, ke la programaroj ne devigas instaladegon de Vindozo, kaj tial ankau ne la permesilon. La malfortecoj estas, ke gi nuntempe ne estas 100%e kongrua sistemo.

Alia ebleco estas Win4Lin, la komerca programaro kiu konvertigas la vindozajn API-bibliotekojn tiamaniere ke gi funkcias sen reimplementado. Tio devigas ke Vindozo estu instalita, ne kiel operaciumo, sed kiel programaro en Linukso. Tiamaniere Vindozo funkcias fenestre kaj tra tiu fenestro funkcias ciuj vindozaj programaroj.

Tria alternativo estas virtuala masino, en kiu oni imitas tutan komputilon sub Linukso. La fortajoj estas, ke temas pri la originala API-realigo kun ciuj giaj originalaj ecoj kaj eraroj, kaj ke oni ne bezonas x86-an komputilon. La malfortajo de imitado estas, ke oni riskas malpli rapidan sistemon. Oni ankau devas instali Vindozon. Vindozaj programoj, kiuj funkcias je ci tiu solvo, ordinare ne povas integrigi sur la labortablo. Ekzemple oni ne povas kopii tekston el vindoza programaro al linuksa programaro au inverse.

Kongresoj

[redakti | redakti fonton]
La Linukstago 2004 en la kongrescentro Karlsruhe

La ciujara Linukstago estas la plej granda ekspozicio en Europo pri la temoj linukso kaj libera programaro. Gi okazas ekde 1996.

Krom la ekspozicioj de ciuj renomaj firmaoj kaj projektoj el la kampo de linukso estas ofertitaj ankau prelegoj pri diversaj temoj. Laste partoprenis pli ol dek mil vizitantoj.

Kro la granda Linukstago okazas aro da regionaj linukstagoj, ofte organizitaj de universitatoj.

En Hamburg, Germanio okazas la internacia Linux Kongress - Linux System Technology Conference.

Kuriozajo estas la ciujara LinuxBierWanderung, linuksbiero-migrado, kiu ofertas al entuziasmuloj de la tuta mondo eblecon por komuna festado, migrado kaj biertrinkado.

Krom la generalaj ekspozicioj kaj kongresoj okazas ciujare la LUG-Camp. Tiu estas organizata kaj vizitata ekde la jaro 2000 de Linux-uzantoj el la regiono Flensburg gis Svislando.

Vidu ankau

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. | Lau la Akademio de Esperanto, en Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj: "La Akademio rekomendas: ... Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri: a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo)."
  2. | (en) https://www.gnu.org/distros/free-distros.html
  3. | 3,0 3,1 http://eo.esperanto.org.nz/how-to-learn-esperanto/how-to-type-esperanto-characters/linux Arkivigite je 2014-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Kiel tajpi en Esperanto - Linukso

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
v * d * r
Operaciumo
Operaciumoj * Historio * Kronologio * Listo
Kernoj
Procezadministado
Memoradministrado
Ekzemploj
Rilataj artikoloj
v * d * r
Linuksaj distribuajoj
Android
  • /e/
  • Android-IA
  • Android-x86
  • CalyxOS
  • ColorOS
  • EMUI
  • Fire OS
  • GrapheneOS
  • HarmonyOS
  • LineageOS
    • CyanogenMod
  • MIUI
  • One UI
  • Remix OS
  • Replicant
  • Resurrection Remix OS
  • OmniROM
Arch
  • ArchBang
  • ArchLabs
  • Artix
  • Asahi
  • BlackArch
  • EndeavourOS
  • Frugalware
  • Garuda
  • Hyperbola GNU
  • LinHES
  • Manjaro
  • Parabola GNU
  • SteamOS
  • SystemRescue
Debiano
Aliaj
  • antiX
  • Astra
  • Bharat Operating System Solutions
  • deepin
  • Devuan
  • Endless OS
  • gNewSense
  • HandyLinux
  • Kali
  • Knoppix
  • MX Linux
  • Parrot OS
  • PureOS
  • Raspberry Pi OS
  • Q4OS
  • Slax
  • SparkyLinux
  • SolydXK
  • Tails
  • UOS
Fedora
  • AlmaLinux
  • BLAG Linux and GNU
  • CentOS Stream
  • ClearOS
  • EulerOS
  • Korora
  • Linpus Linux
  • MIRACLE LINUX
  • Oracle Linux
  • Qubes OS
  • Red Hat Enterprise Linux
  • Rocks Cluster Distribution
  • Rocky Linux
  • Sailfish OS
  • Scientific Linux
  • Tizen
Gentoo
  • Calculate Linux
  • Chromium OS
  • Nova OS
Slackware
  • Austrumi Linux
  • DNALinux
  • Kongoni
  • NimbleX
  • Porteus
  • Salix OS
  • TopologiLinux
  • VectorLinux
  • Zenwalk
Mandriva
  • ALT Linux
  • Mageja
  • OpenMandriva Lx
  • PCLinuxOS
  • ROSA Linux
Aliaj
  • 4MLinux
  • Alpine
  • CHAOS
  • Clear Linux OS
  • CRUX
  • Firefox OS (KaiOS)
  • GoboLinux
  • Guix SD
  • KaOS
  • Kwort
  • Mobilinux
  • NixOS
  • openSUSE
    • SUSE Linux Enterprise
    • GeckoLinux
  • Puppy
  • Source Mage
  • Solus
  • T2 SDE
  • Tiny Core Linux
  • Void
Forlasitaj
  • CentOS
  • Chakra
  • Damn Small Linux
  • Familiar Linux
  • Platypux
  • Sabayon Linux