Saltu al enhavo

LibreOffice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ci tiu artikolo au sekcio estas gisdatigenda en 2025.
Bonvolu aldoni fresajn novajojn por pli kompleta informo.
LibreOffice

Cefa fenestro de Libreoffice
Autoro The Document Foundation
Lasta stabila versio 25.2.7, 25.8.4, 26.2 RC2
Operaciumo plursistema
Programlingvo C++
Lingvo(j) ankau Esperanto
Programtipo ofica programaro
Permesilo GNU LGPL (eta permesilo)
Retejo Oficiala retejo
Standardoj
Partoj
LibreOffice Writer (mul)
LibreOffice Calc (mul)
LibreOffice Impress (mul)
LibreOffice Draw (en)
LibreOffice Base (en)
LibreOffice Math (en) vd
v * d * r

LibreOffice estas libera kaj malfermkoda oficeja programaro kreita de The Document Foundation. Gi disponeblas por Vindozo, Mac OS X kaj Linukso. Por Linukso kaj Mac OS X disponeblas versio por 64-bitaj komputiloj.

La celo estas krei sendependan aron da programaroj, kiu subtenas la formaton ODF.

La nomo estas unuigo de la franca kaj hispana vorto Libre, kiu signifas "Libera" kaj de la angla vorto Office ("Oficejo"). Gi devenas el forko de OpenOffice.org 3.2.1 okazinta la 28-an de septembro 2010 kiam la komunumo de OpenOffice.org decidis fondi fondajon aparte de Oracle kiu posedas la nomon OpenOffice.org. La unua stabila versio, la 3.3.0, estas eldonita la 25-an de januaro 2011.

La aplikajoj en LibreOffice

[redakti | redakti fonton]

LibreOffice estas ofica programaro konsistanta el aplikajoj utilaj por prilabori ciajn dosierojn.

Bildo Nomo Tipo Uzo
Writer Verkilo Por fari dosierojn kun tekstoj kaj aldonajoj.
Calc Tabelilo Por fari kalkulojn en tabeloj.
Impress Prezentilo Por fari prezentajojn kun lumbildoj.
Draw Desegnilo Por desegni bildojn.
Base Datumbazilo Por mastrumi datumbazon.
Math Formulilo por fari matematikajn formulojn.
[redakti | redakti fonton]

LibreLogo estas vektora grafika programlingvo, programa medio por Logo - Python, kun interaga testuda vektora grafiko por edukado kaj por perkomputila eldonado. Gi estas parto de LibreOffice. En versio 3, LibreLogo estis aldonajo[1] al LibreOffice, kaj en versio 4 gi farigis integra parto de LibreOffice-Verkilo.

Dosierformatoj subtenataj de LibreOffice

[redakti | redakti fonton]

LibreOffice kapablas importi kaj eksporti dosierojn en diversaj formatoj[1]. Gia propra formato estas Open Document Format (ODF). Gi ankau povas legi kaj skribi en la dosierformatoj de Microsoft Office, inkluzive de Office Open XML uzata en Microsoft Office 2007 kaj 2010, kun sufiksoj .docx, .pptx kaj .xlsx, kaj la pli malnovaj formatoj uzataj en Microsoft Office 95 kaj 97-2003, kun sufiksoj .doc, .ppt kaj .xls. Gi ankau subtenas Rich Text-Formato (.rtf) kaj la formaton de OpenOffice.org XML.[2]

LibreOffice subtenas makroojn en LibreOffice Basic. Gi povas importi dosierojn de MS Works kaj Lotus Word Pro. LibreOffice Draw povas malfermi dosierojn de SVG (Streka vari-skala grafikajo), dum OpenOffice.org Draw bezonas kromprogramon por tio.[3][4][5] Gi subtenas desegnadon per EMF kaj importadon de WordPerfect-grafikajoj.

LibreOffice povas eksporti al diversaj neredakteblaj formatoj. Ciuj dokumentoj estas eksporteblaj al PDF-formato,[1] kaj prezentajoj eksporteblas al Adobe Flash (SWF).[6] LibreOffice ankau kapablas importi dokumentojn en nurlega formato en la Uniform Office Format,[7], Data Interchange Format[7] kaj la formatoj de Microsoft Works,[7] WordPerfect,[7] kaj Lotus 1-2-3.[7]

LibreOffice en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Internacia skipo de volontuloj esperantigas gin. Ciuj versioj de LibreOffice havas esperantigitan uzinterfacon, kaj la helpo estas parte tradukita.[8] LibreOffice havas teamojn por pli ol cent lingvoj.[9]

Farotaj funkcioj

[redakti | redakti fonton]

En 2011 oni anoncis planojn porti je LibreOffice al kaj Android kaj iOS.[10]

LibreOffice Online (konektita) ebligos uzi je LibreOffice per foliumilo uzante la kanvasan elementon. Programado dauras kaj ne ankorau publikigis en 2011.[10]

La Document Foundation (TDF) taksis en septembro 2011, ke 10 milionoj da uzantoj tra la mondo akiris je LibreOffice elsute, au per KD au DVD. Pli ol 90% el tiuj prenis la Vindozan version, kaj aliaj 5% la Makintosan version.

LibreOffice estas la plej ofta elekto por multaj distribuajoj de Linukso, kaj instaligas kiam oni instalas au aktualigas. Lau taksoj de IDC por novaj au gisdatigitaj linuksaj instalajoj en 2011, TDF taksis 15 milionojn da linuksuzantoj. Tial proksimume 25 milionoj da uzantoj ekzistas.[11]

La TDF celas al 200 milionoj da uzantoj mondskale gis la fino de 2020.[11]

  1. | 1,0 1,1 Features (27an auguston 2012).
  2. | Common/XML File Formats -- LibreOffice Help. Help.libreoffice.org. Alirita 18an de Novembro 2011 .
  3. | SVG Import Filter Arkivigite je 2010-12-16 per la retarkivo Wayback Machine - OpenOffice.org wiki
  4. | SVG Import Extension Arkivigite je 2010-06-02 per la retarkivo Wayback Machine - OpenOffice.org repository for extensions
  5. | SVG Tiny Import/Export Arkivigite je 2009-05-26 per la retarkivo Wayback Machine (does not work with OOo 3.1) - OpenOffice.org repository for extensions
  6. | Impress Features. LibreOffice. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 16a de Novembro 2011 .
  7. | 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 File formats -- Apache OpenOffice.org Wiki. Wiki.services.openoffice.org. Alirita 18an de Novembro 2011 .
  8. | http://eo.libreoffice.org/
  9. | Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2025-02-18. Alirita 2025-03-08 .
  10. | 10,0 10,1 Ryan Paul. LibreOffice gaining momentum, heading to Android, iOS, and the Web. Alirita 17-an de oktobro 2011 .
  11. | 11,0 11,1 The Document Foundation celebrates its first anniversary. The Document Foundation Blog. Alirita 28an de Septembro 2011 .

Vidu ankau

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]