Dark Mode

Saltu al enhavo

Regiono (programlingva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programlingvoj, regiono[1] estas tiu parto de la teksto de komputila programo, kie validas deklaro de nomo (precipe de nomo de loka objekto) kaj kie oni rajtas uzi la nomon lau tiu deklaro.

Videblejo

[redakti | redakti fonton]

La deklaroj konigas nomojn al sia regiono kaj al ties subregionoj (la regionoj povas ingigi); oni diras, ke per la nomo oni povas vidi gian deklaron.

La parto de la teksto de programo, kie deklaro videblas per nomo per gi deklarita estas gia videblejo.

Tamen povas okazi, ke nomo n deklarita per deklaro D0 en iu regiono R0 ricevas alian signifon per nova deklaro D1 en gia subregiono R1. Tiam la nova deklaro eklipsas la deklaron D0 (por la nomo n), kaj en la regiono R1 por la nomo n validos la deklaro D1. Tio signifas, ke la regionon R1 necesas <> el la videblejo de D0, ke tiu videblejo havas truo(j)n.

Dum plenumo de programo (dum rultempo) kreigas kaj detruigas kopioj, au ekzempleroj de la regionoj; iuj objektoj (la <> lokaj variabloj) kreigas kaj detruigas kune kun sia ekzemplero de regiono; tial oni ne ciam klare distingas la konceptojn de deklara regiono (koncepto traduktempa) disde vivdauro de deklaritaj variabloj.

Kuntekstoj statika kaj dinamika

[redakti | redakti fonton]

La ci-supra difino de videblejo (au videblo) uzas la nocion subregiono; nu, ekzistas du malsamaj manieroj arangi la hierarkion de la regionoj, kaj sekve, du malsamaj arangoj de la videblejoj, au kuntekstoj por determini, kiu deklaro validas por apero de nomo:

  • Kunteksto statika (angle lexical scope, static binding): la subregionoj estas tekstaj partoj de la (difino de) sia superregiono; loka nomo ne validas ekster la teksto de sia regiono.
  • Kunteksto dinamika (angle dynamic scope, dynamic binding): nomo videblas dum la vivdauro de la regiono kie gi estas deklarita; la regionoj estas arangitaj kiel stakkadroj en la plenumstako, kaj por nomo el la pinta kadro validas la deklaro de tia nomo el plej proksima stakkadro.

Por la <> funkcioj, kiuj manipulas nur siajn parametrojn kaj lokajn variablojn, ne estas diferenco inter la kuntekstoj statika kaj dinamika. La problemo aperas kiam oni uzas nelokajn variablojn Ekz-e ni ekzamenu la sekvan programon:

x=1
function g () { echo $x ; x=2 ; }
function f () { local x=3 ; g ; }
f # cu ehigos 1 au 3?
echo $x # cu ehigos 1 au 2?

La funkcio g() eligas kaj revalorizas la variablon x, kiu por g() estas neloka variablo; t.e. necesas rilatigi gin al deklaro el superregiono de g().

  • Se la programlingvo, al kiu apartenas ci tiu programo, uzas statikajn kuntekstojn (kiel pliparto da tradukataj lingvoj) tiam la nomo x ene de g() estas la malloka x. Tiam g(), vokite el f(), printos la komencan valoron de tiu malloka x, poste gi gin revalorizos, kaj tiu nova valoro estos eligita el la lasta linio de la programo. T.e. la programo eligos 1, kaj poste 2. La komencvalorizo x=3 ene de f() tiun eligajon neniel influos, car tiu loka x estas videbla nek en la regiono malloka, nek ene de g().
  • Se la programlingvo uzas la dinamikajn kuntekstojn (kiel la pliparto da lingvoj interpretataj, kaj interalie Bash, al kiu fakte apartenas la ekzempla programo), tiam la nomo x ene de g() rilatos al la loka variablo x de f(), car g() estos vokita el f() kaj tial estas gia subregiono (en la plenumstako la stakkadro de g() situas sur la stakkadro de f()). Tial g() eligos la lokan variablon x=3 de f() kaj gin revalorizos -- kio neniel influos la mallokan x-on; do, la programo eligos 3 kaj 1.