Saltu al enhavo

Auguste Blanqui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste Blanqui
Persona informo
Naskonomo Louis Auguste Blanqui
Naskigo 8-an de februaro 1805 (1805-02-08)
en Puget-Theniers, Alpes-Maritimes, Unua Franca Imperio
Morto 1-an de januaro 1881 (1881-01-01) (75-jaraga)
en Parizo, Seine
Tombo Tombejo Pere-Lachaise, 91 48deg 51' 40'' Nordo 2deg 23' 45'' Oriento / 48.861111 degN, 2.395833 degO / 48.861111; 2.395833 (mapo)
Lingvoj franca
Stataneco Francio
Alma mater Lycee Charlemagne (en)
Familio
Patro Jean Dominique Blanqui
Frat(in)o Jerome-Adolphe Blanqui (en)
Edz(in)o Amelie-Suzanne Serre
Okupo
Okupo filozofo
jurnalisto
politikisto
komunardo
v * d * r

Louis Auguste BLANQUI, esperante Ludoviko Augusto BLANKIO, kromnome l'Enferme (esperante la Enkarcerigito) (naskigis la 8-an de februaro 1805 en Puget-Theniers (Alpes-Maritimes), mortis la 1-an de januaro 1881 en Parizo) estis franca socialista revolucia respublikano. Lia kromnomo suldigas al la fakto ke li pasigis la plej grandan parton de sia vivo (pli ol 36 jaroj) en karceroj.

Ano de la sekretaj revoluciuloj nomite la Carbonaroj ekde 1824, Blanqui enmiksigis en ciujn respublikajn konspirojn de tiam. En 1829 li anigis la gazetredaktoraro Le Globe de Pierre Leroux kaj poste partoprenis la Revolucion de 1830 kaj anigis al la respublika societo Amis du peuple (esperante Amikoj de la popolo). Li ligigis kun Buonarotti, Raspail kaj Barbes kaj fondis kun tiu la Societe des saisons (esperante Societo de la sezonoj) en 1837. Arestita en 1839 post malsukcesa insurekcio li restis enkarcerigita gis 1848. Liberigita li asociigis al ciuj parizaj manifestacioj de marto gis majo. Arestita post la 15-a de majo li estis kondamnita por dekjara enkarcerigo. Amnestiita nur en 1859, li denove estis kondamnita en 1861. Dum tiuj jaroj ekorganizigis blankiista partio kun sekcioj. Elektito de la Pariza Komunumo dum li estis enkarcerigita ekster Parizo li estis liberigita nur en 1879. Li tiam travojagis Francion kaj diskonigis siajn ideojn en sia gazeto "Ni Dieu Ni Maitre" (Nek Dio nek Mastro). Li mortis la 1-an de januaro 1881 kaj lian entombigon sekvis cent miloj da homoj al la tombejo "Pere Lachaise".

Liaj ideoj (blankiismo) inspiris la revolucian sindikatismon de la finoj de la 19-a jarcento. Li estis heroa gvidanto de la laborista movado kaj inspiris la francajn revoluciojn de respektive 1830, 1848 kaj 1871. Li suferis persekutojn kaj enkarcerigojn, li ec estis kondamnita je morto kaj malsanigis je tuberkulozo. Li estis deportita post la Komunumo en Nov-Kaledonio en la Pacifiko.

Ideologio

[redakti | redakti fonton]

Kiel socialisto, Blanqui favoras justan dispartigon de la ricajoj en la socio? Sed blankiismo diferencigas de aliaj socialismaj tendencoj de tiu ci epoko. Unuflanke, male al Karlo Markso, Blanqui ne fidas je la unuaranga rolo de la laborista klaso, nek al la amasmovadoj: li opinias, male, ke la revolucio devas esti faro de eta kvanto da homoj, kiuj establas perforte portempan diktaturecon. Tiu ci periodo da transira tiranieco devas ebligi jeti la bazojn de nova sociordo, k poste redoni la povon al la popolo. Aliflanke, Blanqui okupigas pli pri la revoluico ol pri la socio, kiu gin sekvu: se lia penso bazigas sur precizaj socialismaj principoj, gi nur malofte iras gis antauvidi socion pure k reale socialisman. Li lau tio malsamas disde la utopiistoj. Por la blankiistoj, la renverso de la burga sociordo k la revolucio estas celoj memsuficaj, almenau dum komenca tempo. Li estis unu el la nemarksismaj socialistoj de sia epoko.

  • Pentrajo de Blanqui en 1845
  • Auguste BLANQUI mortinta (Gravurajo de F. Braquemond)
  • Frontpago de l'Enferme

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankau

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]