Vikipedio:Tradukoj
- Afrikaans
- Alemannisch
- l`rby@
- asmiiy'aa
- Bashk'ortsa
- Belaruskaia
- Belaruskaia (tarashkevitsa)
- B'lgarski
- bhojpurii
- Banjar
- baaNlaa
- Catala
- Corsu
- Qirimtatarca
- Dansk
- Deutsch
- Ellenika
- English
- Espanol
- Eesti
- frsy
- Galego
- goNycii koNknnii / Goychi Konknni
- `bryt
- hindii
- Hornjoserbsce
- Magyar
- Bahasa Indonesia
- Islenska
- Italiano
- Ri Ben Yu
- Jawa
- hangugeo
- Latina
- Minangkabau
- Makedonski
- Bahasa Melayu
- Mirandes
- mnmaabhaasaa
- nepaalii
- Nederlands
- Norsk bokmal
- pNjaabii
- Papiamentu
- Polski
- pStw
- Portugues
- Romani chib
- Romana
- Russkii
- sndhy
- siNhl
- Shqip
- Sunda
- Svenska
- telugu
- aithy
- Tagalog
- Turkce
- Tatarcha / tatarca
- Ukrayins'ka
- O`zbekcha / uzbekcha
- Veneto
- Tieng Viet
- Zhong Wen
- Min Nan Yu / Ban-lam-gi
- Yue Yu
- IsiZulu
Multaj artikoloj en la esperanta vikipedio estas tradukoj el alilingvaj artikoloj au enhavas tradukitajn partojn. Tio ne mirigas, car certe ciuj kunlaborantoj sufice bone regas almenau unu plian lingvon krom Esperanton[1].
La jura flanko
[redakti fonton]La licencoj CC-BY-SA kaj GFDL donas al ciu la rajton traduki la tekstojn de Vikipedio. Tamen ili postulas ankau indiki la autoro(j)n, se tiu(j) ne preferas anonimecon. Tiu kondico en originale verkitaj artikoloj estas plenumita per la historio de redaktoj, kiuj permesas klare konstati, kiu verkis kion. (Pro tio ne estas en ordo, se oni kopias aliulan materialon inter artikoloj sen mencii la fonton; ec pli malbone estas, se anstatau sangi la nomon de artikolo oni kopias gian enhavon al alinoma artikolo kaj forigas la originalon kun gia historio.)
Tradukoj el alilingva Vikipedio ne automate montras sian devenon. La originalo probable trovigas inter la intervikiaj ligiloj, sed ne estas klare, kiu versio en kiu lingvo servis kiel tradukbazo. Tial ekz. la germanlingva Vikipedio rekomendas (germane) kopii la tutan redaktohistorion de la originalo en la unuan version de la traduko, sed poste forigi gin en dua versio.
En la esperantlingva Vikipedio ekzistas utila sablono, kiun uzu tradukantoj: {{Tradukitajo}} mencias sur diskutpago gin uzanta la fakton, ke en la koncerna enhava pago estas (au estis en antaua versio) traduko, kaj la fonton. Ne uzante tiun sablonon au ekvivalentan rimedon tradukanto riskas plendojn de la originala(j) autoro(j); efektive tio jam okazis.
(Bonvolu rimarki, ke tio ci estas nuraj atentigoj kaj ne konsiloj de advokato.)
Transpreno de faktoj
[redakti fonton]Transpreni nurajn faktojn el alilingvaj vikipedioj ne lezas iujn rajtojn. Tial ekzemple la tradukanto de informskatolo en tabela formo ne bezonas mencii la autoron de la originalo.
Kiel traduki?
[redakti fonton]Ni grandparte ne estas profesiaj tradukistoj kaj tial bone konsciu pri la diversaj kaptiloj, kiuj gvatas tradukantojn. Car tradukita artikolo kauzas malmulte da enhava laboro, des pli diligente ni kontrolu la lingvan flankon kaj atentu ekzemple pri
- falsaj amikoj;
- kulturdependaj esprimiloj:
- datoj uzu sablonojn {{dato}} kaj {{daton}},
- nombroj uzu la komon kiel dekuman apartigilon kaj punktojn au spacetojn kiel mil-grupajn apartigilojn (en artikoloj pri Svislando eble la apostrofon)[2],
- nombroj ekde 1 000 (escepte de jarnumeroj) kaj/au akompanataj per mezurunuo (kiel 5 km) uzu la sablonon {{unuo}},
- vicmontraj nombroj uzu la formon x-a; romiaj ciferoj ne estu uzataj en la esperantlingva Vikipedio, escepte en alilingvaj esprimoj;
- komplikaj gramatikajoj: ofte estas preferinde uzi la aktivon anstatau la pasivon au disigi longan frazon en plurajn mallongajn.
Multaj Vikipedioj koncentrigas en siaj artikoloj al la vidpunkto de certa(j) regno(j) au regiono(j), kie oni parolas la koncernan lingvon. Tie necesas en la tradukajo mencii, ke la teksto rilatas al la cirkonstancoj (juraj, politikaj, sociaj ktp.) de certa regiono. Prefere oni faru tion post kompletigo de la traduko, por ke en la redaktohistorio estu klare, kiu versio estis pura traduko kaj kiam komencigis modifoj kaj adaptoj.
Masina tradukajo onidire povas esti la bazo de homa traduko kaj faciligi gin, sed profesiaj tradukistoj neas tian onidiron. Neprilaboritaj masinaj tradukajoj ne eniru Vikipedion, car ili malaltigas ties lingvan nivelon. Krome ciu leganto ja povas mem masine traduki el alilingvaj Vikipedioj per libere haveblaj masinaj tradukservoj.