Dark Mode

Saltu al enhavo

Resorbado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Resorbado (de la latina verbo resorbere 'gluti'; respektive la koncerna substantivo resorptio 'glutado') rilatas al la sorbado de substancoj en biologiaj sistemoj. Konkrete, la esperanta sufikso re- kompreneble indikas, ke temas pri ripeta ago, respektive pri denova enpreno de substancoj en biologian sistemon, kiuj jam antau iam estis tie[1][2] (pri tio ekzemple vidu sube la priskribon kio okazas en la renaj tubetoj). En homoj kaj vertebruloj, tio rilatas precipe al la sorbado de substancoj el la nutraja pulpo en la intestaro dum digestado (ekzemple, eroj de nutrajoj, kiel karbonhidratoj, proteinoj kaj grasoj, vitaminoj, mineralaj substancoj, akvo, medikamentoj, toksinoj kaj aliaj).[3]

En homoj, sorbado per epitelioj estas de granda graveco, precipe en la maldika intesto. Por iuj substancoj (ekz. ungventoj kaj kontaktaj venenoj) sorbado povas okazi ankau tra la hauto.

Oni distingas inter pasiva kaj aktiva sorbado en la maldika intesto. Dum pasiva sorbado, eroj au "konstrubriketoj" de nutrajo kaj aliaj absorbeblaj substancoj movigas de lokoj de alta koncentrigo al lokoj de malalta koncentrigo tra difuzo. Tio okazas, ekzemple, en la maldika intesto, kie la interno havas altan koncentrigon de nutrajoj, dum la cirkauaj la celoj de la intesta mukozo havas pli malaltan koncentrigon. Sorbado povas okazi per aktiva sorbado sen au kontrau koncentriga gradiento. La transportotaj substancoj estas reabsorbitaj kontrau la koncentriga gradiento helpe de transportaj molekuloj (tiel nomataj "transportaj proteinoj") au per konsumado au disigo de la energifonto adenozina trifosfato (ATP).

Esence, post digestado, la nutraj "konstrubriketoj", kiel glukozo kaj aminoacidoj, unue estas absorbitaj en la celojn de la intesta muro (mukozaj celoj) kaj de tie en la sangon, kiu atingas la hepaton. Post esti absorbitaj en la mukozcelojn, nepolusaj substancoj kiel ekzemple grasoj estas plue reabsorbitaj en la limfo.

En la tubetoj de la reno, post filtrado en la glomeruloj (do post la formado de la primara urino, do "unua urino") okazas aktiva resorbo de akvo, glukozo kaj aliaj esencaj substancoj de la primara urino reen en la sangon. Se tio ne okazus, tiuj por la korpo valoraj substancoj poste simple forirus el la korpo per pisado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • La unua versio de tiu teksto ekestis la 25-an de marto 2024 unuavice per adapta traduko de la koncerna germanlingva teksto, kiu en tiu momento estis relative pli ampleksa ol
Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!
v * d * r
Digesta sistemo de homo