Parodio
- Afrikaans
- Alemannisch
- l`rby@
- Asturianu
- Bashk'ortsa
- Belaruskaia
- Belaruskaia (tarashkevitsa)
- B'lgarski
- Bosanski
- Catala
- Cestina
- Cymraeg
- Dansk
- Deutsch
- Ellenika
- English
- Espanol
- Eesti
- Euskara
- frsy
- Suomi
- Francais
- Frysk
- Galego
- `bryt
- hindii
- Hrvatski
- Magyar
- Hayeren
- Bahasa Indonesia
- Ido
- Islenska
- Italiano
- Ri Ben Yu
- Jawa
- K'azak'sha
- knndd
- hangugeo
- Kyrgyzcha
- Latina
- Letzebuergesch
- Lietuviu
- Latviesu
- Bahasa Melayu
- Nederlands
- Norsk nynorsk
- Norsk bokmal
- pNjaabii
- Polski
- Portugues
- Romana
- Russkii
- sndhy
- Srpskohrvatski / srpskokhrvatski
- Simple English
- Slovencina
- Slovenscina
- Shqip
- Srpski / srpski
- Svenska
- tmilll
- telugu
- aithy
- Turkce
- Ukrayins'ka
- rdw
- O`zbekcha / uzbekcha
- Tieng Viet
- Wu Yu
- yyidySH
- Zhong Wen
- Yue Yu
Page version status
The page has not been checked
Parodio (greke parodia parodia ,,hipokrite misprezentita kanto") esprimas en la Literaturo la karikaturan, troigan au primokan imitadon de konata verko au elstara persono, je kio oni ja prezentas la formon au (je personoj) tipajn kondutmanierojn, sed submetas alian, ne konvenan enhavon. Pro la klara variigo per tio starigita kontrau la konata originalo ekestas humura efiko. Parodio ne nepre havus primokan karakteron, gi povas ec omagi.
Parodioj ne nepre bezonas konkretan originalon. Ankau genro entute povas esti parodiita, se gia formo estas bone rekonebla. Literaturteorie parodio kompreneblas kiel specifa formo de interteksta verkado. Oni povas parodii literaturajn, teatrajn, muzikajn au filmajn verkojn samkiel novajn mediojn kiel komputilajn ludojn.
La parodio kiel tia unue nur estas certa tekniko de la verkado. Se parodio kunligas ekz. socikritikon, gi tiam povas akiri satirajn trajtojn; jen la parodio povas servi la satiron.
Formoj proksime parencaj al la parodio estas la travestio, la persiflajo kaj la pastico. Kromformo de la parodio estas la centono.
Kiel unu el la plej antikvaj parodioj oni rigardas la verkon Rano-musa milito, unue atribuita al Homero, sed fakte el la 1-a jarcento a.K., kiu parodie imitas i.a. la militscenojn de la Iliado.
Teatro
[redakti | redakti fonton]La parodio en la 17-a / 18-a jarcento estas la origino de la populara, nekortega teatro en Europo. Tio devenas de la fakto, ke la baroka dramo resp. la opero evoluis ce la kortegoj kaj ne estis alireblaj por la normalularo. (Italio parte spertis pro la publikeco de la opero alian evoluon.) La migrantaj aktoroj do imitis la kortegan teatron surbaze de presitaj (unue italaj kaj francaj) tekstoj. Car ili neniam povis samniveli kun siaj idealuloj, ilia prezentado igis parodio. El tio mizero fontis nova afero, pro tio ke ili nun konscie karikaturis la kortegan vivon.
Sur la parizaj jarfoiroj en la 18-a jarcento antau la granda revolucio evoluis vaste perceptata kulturo de la teatra parodio kaj travestio, kiu ekigis multajn teatrospecojn de la 19-a jarcento kiel komikan operon, pantomimon, melodramon kaj farson.
La Malnov-Viena Popolteatro ofte prenis bonkonatajn operojn au teatrajojn kiel modelon au ironie citis ilin. Johann Nestroy ekz. parafrazis kompletajn verkojn (Judit kaj Holofernes, Johano la diablo, Tannhauser) au ec prunteprenis je Mozart (La talismano, Inferotimo).
Filmparodioj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj famaj ekzemploj por filmparodioj estas i.a.:
- Monty Python and the Holy Grail (Monty Python kaj la Sankta Gralo; 1974)
- Monty Python's Life of Brian (La vivo de Briano lau Monty Python; 1979)
- The Naked Gun (La nuda kanono; 1988)
- Mars Attacks (Marsanaj atakoj; 1996)
- Not Another Teen Movie (Ne plian dekjarulfilmo; 2001)
- Der Schuh des Manitu (La suo de Manituo; 2001)
- Lord of the Weed (La sinjoro de la Kanabo; 2003)
Literaturaj parodioj
[redakti | redakti fonton]- La ingenia kavaliro Don Kihoto el Manco (hispane, El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha) de Miguel de Cervantes. La libro temas pri malriciginta nobelulo, kiu leginte kavalirromanojn, kiuj estis tre popularaj en Hispanio dum la 16-a kaj 17-a jarcento, senprudentigas kaj decidas, mem igi migranta kavaliro. Li ekas kun maljuna magra cevalaco kaj knapo, kiu ne estas eskviro, sed mezaga kamparano, kaj fantaziumas pri ciu spertita travivajo kaj renkontita persono historieton konvenan al sia scio el la kavalirromanoj: gastejon li opinias kastelo. Li batalas kontrau vintuboj, kiujn li opinias gigantoj. Li konversacias kun putinoj, kvazau ili estus nobelinoj. Li atakas safaron, car li tenas gin por du interbatalantaj armeoj. Finfine li batalas kontrau ventmuelejoj, kiujn li opinias por gigantoj. Ciufoje, kiam rompigas lia iluziajo, li forte konvinkigas, ke sorcisto malamika kun li sangis la areojn por malhelpi lin heroi, ekzakte kiel li legintas tion en la kavalirromanoj.
Aliaj ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Barry Trotter de Michael Gerber
- Der Herr der Augenringe (La sinjoro de l' subokulaj ringoj) de H.N. Beard
- Personal Guide zur Traurigkeit - Depressiv in wenigen Schritten (Persona gvidlibro al tristeco - depresia post malmultaj pasoj) von Alexander Benra
Aliaj parodioj
[redakti | redakti fonton]- La Esperanta Respubliko estas parodio pri Esperanta Civito.
- La komputilludo Lamers estas parodio pri la komputilludo Lemmings.
- La Front Deutscher Apfel (Fronto de Germanaj Pomoj) estas parodio pri ekstremdekstrulaj asocioj.
- Lauforme aliaj vikioj estas parodioj pri vikipedio, ekz. Kamelopedio, Stupidedio au la neciklopedio.
Specoj de parodio
[redakti | redakti fonton]La medio de la parodio ne ciam devas esti sama kiel tiu de la modelo
Muziko
[redakti | redakti fonton]En la muziko la nocio unue havis alian signifon. Parodio au parodiado estis en la baroka muziko kaj en la klasika muziko la aliformigo de muzika verkoj por utiligi gin por aliaj celoj au adaptigi ilin al aliaj sonimagoj. Tiu ci transformigo povas esti nova tekstsubmetado (vd. ankau kontrafakturo) au nura muzika-kompozicia.
Ekzemploj trovigas ce Handel, Bach, Haydn kaj multaj aliaj. Parodioj tiasencaj estas ankau la transformajoj de muzikajoj, ekz. el muzikaloj, kiujn komponis muzikistoj de la moderna jazo.
Ekde la 18./19-a jarcento parodio ankau en muziko pli kaj pli signifas karikatura, satira au ironia imitado de certaj muzikgenroj, stiloj au arangoteknikoj. Ekzemploj estas verkoj de P. D. Q. Bach au Gerard Hoffnung.
Vidu ankau
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kategorio Parodio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Parodio en ReVo
- [PARODIO] ESPERANTISTOJ NE HAVAS CERBON
- Hitler Is Invited To Learn Esperanto on Duolingo (kun subtekstoj en la angla)
- Harpo Marx im wilden Westen - Eine kleine Geschichte der Filmparodie von Christian Maintz Arkivigite je 2012-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- The Movies: Film-Parodien in Comic-Form[rompita ligilo]