Saltu al enhavo

MIME

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

MIME estas normo por retposto en la Interreto, ebliganta

  • havi plurajn objektojn en unu retmesago;
  • sendi tekstojn kun senlime granda linilongo kaj suma amplekso;
  • uzi signarojn pli largajn ol Askio, ekz-e la Latin-3-an;
  • ktp.

Egalsigna askiigo

[redakti | redakti fonton]

Por sekure sendi ne-askiajn signojn tra retposto MIME transformas ilin al 7-bitaj vicoj, per egalsigna askiigo. Do, se du korespondantoj havas MIME-kapablan postilon, ili povas uzi la supersignitajn literojn; ekz-e por transmeti la mesagon Ehosango ciujaude suficas specifi la signaron Latin-3-an per jenaj kaplinioj:

Content-Transfer-Encoding: quoted-printable

Content-type: text/plain; charset=ISO-8859-3

Tiam la postiloj automate plenumos la askiigon kaj rekonstruon de la supersigno. Tamen se oni volas subrigardi la transmetatan tekston, oni povas malsalti la MIME-filtrilon, kaj oni vidos: E=B6o=FEan=F8o =E6iu=BCa=FDde

Ci tie ciun supersignitan literon anstatauas la egalsigno = kaj du deksesumaj ciferoj, indikantaj la kodojn lau ISO-8859-3 (se la egalsigno estas parto de la teksto, gi estas same kodata: =3D). En tiu formo la mesago sendifekte pasos tra ciu komputilreta nodo, ec se ci tiu komprenas nur la 7-bitan Usonan Askion.

Tiu metodo ne estas speciale Esperanta, gi estas internacia. Ekz-e, ankau la germana frazo Ja gewiss doch qualt zuviel Syntax murbe Kopfe, kun tiel indikita signaro estos sendata kiel Ja gewi=DF doch qu=E4lt zuviel Syntax m=FCrbe K=F6pfe. Normale la du korespondantoj tiajn terurajojn ne vidos, sed guste tiel aspektos la teksto por ricevanto kies malnova postilo ne komprenas MIME-on.

El ciuj disponeblaj askiigoj la MIME-skribo estas la plej esprimiva. Nur gi ebligas sendifekte askiigi la tutan tekston de ci artikolo, ekz-e la frazon: <> (tiel: =C6u =E6, ^c, cx a=FD =3DE6?). Kompreneble, tiu normo ne bezonas sankcion de la Esperanta, au de la franca, au de iu ajn lingva akademio.

64-uma kodoprezento

[redakti | redakti fonton]

Principe eblas kodi ciujn bitokajn datenojn per egalsigna askiigo, sed per tio povas triobligi la amplekso de la datenoj, se estas multaj ne-askiaj bajtoj. Tial MIME disponigas ankau alian metodon, 64-uman kodoprezenton. Per gi la datenoj kreskas ne je faktoro 3, sed nur proksimume 1,37. Aliflanke ciuj signoj de teksto tiel kodata, ankau askiaj, sangigas; tia teksto ne estas legebla sen programa helpo. Jen kiel aspektas "Ehosango ciujaude" en la 64-uma kodoprezento:

RcSlb8WdYW7EnW8gIlpdcS1YcWtZGUNCg==

MIME markas la uzon de 64-uma kodoprezento per jena kaplinio:

Content-Transfer-Encoding: base64

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]