Saltu al enhavo

Johnny Hodges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johnny Hodges
Persona informo
Naskonomo John Cornelius Hodges
Aliaj nomoj Johnny Hodges
Naskigo 25-an de julio 1906 (1906-07-25)
en Kembrigo, Masacuseco
Morto 11-an de majo 1970 (1970-05-11) (63-jaraga)
en Nov-Jorko
Mortokialo korinfarkto
Tombo Flushing Cemetery (en)
Lingvoj angla
Stataneco Usono
Okupo
Okupo jazz saxophonist (en)
kantoverkisto
v * d * r

John Cornelius ,,Johnny" Hodges (* 25-an de julio 1906 en Cambridge, Masacuseco; + 11-an de majo 1970 en Novjorko) estis unu el la plej gravaj aldosaksofonistoj de klasika jazo, cefe de l' svingo. Hodges membrigis en 1928 en la orkestro de Duke Ellington kaj restis en gi krom mallonga interrompo en la 1950-aj jaroj gis sia morto.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Ege influita estis Hodges de la sopransaksofonisto Sidney Bechet, kun kiu li kiel junulo en la 1920-aj jaroj estis muzikinta kelkan tempon. Aparte je la sonregistrajoj Hodges kun sopransaksofono ekz. ,,Rent Party Blues" la muzika parenceco inter la du muzikistoj estas ekkonebla.

Hodges ludis sur sia instrumento ege varman, plenan kaj elastan sonon. Kiel improvizanto li estis treege iderica kaj eleganta melodiisto. Ofte oni komparis lian ludmanieron kun la voco de kantisto. Lia muziko atingis per tio tre senteman, preskau voluptan kvaliton. Kun lia stilo ligigas unuaflanke esprimplenaj baladoj kiel ,,Day Dream" au ,,Warm Valley"; aliaflanke Hodges forte radikis en la blustradicio.

Dum koncerto la 6-an de februaro 1965, Frankfurto-Hoechst

Charlie Parker, la plej grava aldosaksofonisto posteante Hodgeson, nomis tiun iam respekte ,,La Lily Pons de la saksofono". (Lily Pons estis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj en Usono tre sukcesa opero-sopranistino.) Johnny Hodges estis unu el la plej gravaj kaj muzike plej stampaj soloistoj en la orkestro de Duke Ellington. Ellington verkis multajn pecojn aparte por la ,,voco" de Johnny Hodges. Johnny Hodges havis la petolnomojn ,,Rabbit" kaj ,,Jeep", kiujn Ellington eternigis i. a. en la pecoj dedicitaj al li ,,Rabbit's Jump" kaj ,,Jeep's Blues". Ankau la komponajo ,,Hodge Podge" rilatas sur lin.

Post kiam li dum sia tempo ce Ellington foje ankau surdiskigis (ekz. liajn komponajojn ,,Jeep's Blues", ,,The Jeep is Jumpin'" au ,,Hodge Podge" (1938) samkiel ,,Things Ain't What They Used to Be" 1941), je kio kunlaboris Ellington resp. ties muzikistoj, li forlasis en 1951 la orkestron de Ellington, por labori kun propraj ensembloj, i.a. kun Al Sears, kiu estis la soloisto je la titolo ,,Castle Rock", per kiu Hodges marton 1951 sukcese lancis etan furorajon. En 1955 li revenis al Ellington kaj kunmuzikis ankau je la mita koncerto de Ellington en Newport en 1956, je kiu li ludis du el liaj plej famaj pecoj, ,,I Got It Bad (and That Ain't Good)" kaj ,,Jeep's Blues". Aparta karakterizajo de Johnny Hodges estis, ke la saksofonisto ankau dum sia plej sentemaj solooj neniel sangis sian mienon kaj per tio ofte aspektis plene indiferenta. Dum prezentado en la londona Royal Albert Hall Hodges lau anekdoto vetis kun kunmuzikisto, ke ludante sian soloon li povas nombri la fenestrojn en la halo. Hodges ludis sian soloon kaj flustris, lauaspekte nekortusite de la postsekva aplaudo, al sia kunbandano la gustan nombron.

Hodges publikigis multnombron da sonregistrajoj kun al aorkestro de Duke Ellington kaj propranome. Distingendaj estas la sonregistrajoj kun orgenisto Wild Bill Davis kaj pianisto Earl Hines.

Al Sears, Junior Raglin, Shelton Hemphill, Junior Raglin, Django Reinhardt, Lawrence Brown, Harry Carney kaj Johnny Hodges (dekstre) en la novjorka jazklubejo Aquarium, proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]