Dark Mode

Saltu al enhavo

Ho Chi Minh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ci tiu artikolo temas pri iama gvidanto de Vjetnamio. Por urbo rigardu la pagon Ho-Ci-Min-urbo.
Ho Chi Minh
Persona informo
Ho Chi Minh
Naskonomo Nguyen Sinh Cung
Naskigo 19-an de majo 1890 (1890-05-19)
en Nghe An (Nghe An), Franca Hindocinio
Morto 2-an de septembro 1969 (1969-09-02) (79-jaraga)
en Hanoi, Vjetnamio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufico vd
Tombo Mauzoleo de Ho-Ci-Min vd
Religio vjetnama popola religio vd
Etno vjetnamoj vd
Lingvoj angla * franca * rusa * vjetnama * sudcina lingvo * Nordcina dialektaro vd
Logloko Hanojo vd
Stataneco Nord-Vjetnamio
Franca Hindocinio vd
Alma mater Komunista Universitato de Laboristoj Orientaj
Quoc Hoc - Hue High School for the Gifted (en) vd
Partio Komunista Partio
Subskribo
Memorigilo
Familio
Patro Nguyen Sinh Sac (en) vd
Patrino Hoang Thi Loan (en) vd
Edz(in)o Tang Tuyet Minh
Profesio
Alia nomo Nguyen Ai Quoc * Ho Chi Minh * Nguyen Tat Thanh vd
Okupo politikisto
jurnalisto
poeto
verkisto
militisto vd
Aktiva en Parizo * Hanojo vd
Postenoj
Postenoj Generala Sekretario de Komunista Partio de Vjetnamio (1956-1960)
member of the National Assembly of Vietnam (en) (1946-1969)
prezidento de Vjetnamio (1945-1969)
Cefministro de Vjetnamio (1945-1955) vd
Honorigoj
Honorigoj vd
2-a Prezidento de Demokrata Respubliko Vjetmanio
Dum 2-a de septembro 1945 - 2-a de septembro 1969
Antauulo la oficejo ekestis
Sekvanto Ton Duc Thang
Cefministro de Demokrata Respubliko Vjetnamio
Dum 2-a de septembro 1945 - 20-a de septembro 1955
Sekvanto Pham Van Dong
vd Fonto: Vikidatumoj
v * d * r
La domo de Ho-Ci-Min en Hanojo
Dosiero:Ho Chi Minh 5 congress.jpg
Ho-Ci-Min (en la unua vico, tria de maldekstre) kun la grupo de delegitoj de la 5-a Kongreso de la Tria Internacio(Kominterno)
Ho-Ci-Min kun la maristoj en la havenurbo Stralsund en la iama Orienta Germanio, 1957

HO Chi Minh (vjetname Ho Chi Minh, IFA: [ho ci ming], esperante lau PIV Ho-Ci-Min[1]; antaue Nguyen Sinh Cung kaj konata kiel Bac Ho, au Onklo Ho) estis vjetnama komunista revolucia gvidanto, cefministro (1954) kaj prezidento (1954 - 1969) de Nord-Vjetnamio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ho Chi Minh farigis komunisto kiam li logis en Britio kaj Francio (1915 - 1927). En Francio en 1918 li kampanjis por sendependigo kaj en 1919 li peticiis la pac-konferencon de Versajlo, Francio, postulante egalrajtojn por Hindocinio.

Poste Ho Chi Minh igis fondanta ano de la Franca Komunista Partio, kaj pasigis tempon en Moskvo. Li translokigis al Hongkongo, kie li fondis la Hindocinan Komunistan Partion.

Li prenis la nomon Ho Chi Minh (esperante Li, Kiu Lumigas) kaj revenis al Vjetnamio en 1941 kaj deklaris sendependigon. Li gvidis la movadon Viet Minh por sendependigo kaj sukcese batalis kontrau Francio inter 1946 kaj 1954.

Li farigis prezidento de Nord-Vjetnamio je la 2-a de marto 1946. Je la 6-a de marto li subskribis interkonsenton lau kiu Francio akceptis Vjetnamion kiel sendependan staton.

Dum la 1960-aj jaroj li batalis por la reunuigo de Norda kaj Suda Vjetnamo. Li gvidis preskau sencesan militon kontrau Francio kaj poste Usono gis sia morto en 1969.

Ideologio

[redakti | redakti fonton]

Jeno estis priskribita kiel la kerno de la ideologia sistemo de la nomita Pensaro Ho Ci Minh, kiel estis kodigita de la Vjetnama Komunista Partio: [2][3]

  • Nacia liberigo, klasa liberigo, homa liberigo
  • Nacia sendependeco
  • Nacia unueco
  • Popola posedrajto; konstruo de la vera stato de la popolo, fare de la popolo, por la popolo
  • Nacia defendo de ciu popolo, konstruo de la popolaj armitaj fortoj
  • Ekonomia kaj kultura disvolvigo, konstante plibonigante materian kaj spiritan vivon de la popolo
  • Revoluciaj etikaj necesoj, sparemo, integreco, justeco, kaj nepartieco
  • Zorgo de promocio de revoluciaj generacioj por la estonteco
  • Konstruo de pura, forta partio, kadroj kaj partimembroj kiuj estas kaj estroj kaj fidelaj servistoj de la popolo

Ho Chi Minh kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Lau artikolo Arkivigite je 2014-06-29 per la retarkivo Wayback Machine de Cina Radio Internacia, Ho Chi Minh interesigis pri esperanto kaj ec povis paroli gin. En la artikolo, oni povas legi :

,, Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankau Esperanton, kaj Ho Chi Minh reale estis esperantisto. De 1914 gis 1917 Ho Chi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankau Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj satis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontigoj.

Post la Augusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj cinan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis ankau Esperanton por elsendi siajn novajojn tra la mondo. Prezidanto Ho Chi Minh sugestis al tiama direktoro de "Voco de Vjetnamio", ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la "Deklaracion de Sendependo" de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ciutaga radio-elsendo en Esperanto dauris de septembro 1945 gis la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.

En 1954, post la subskribo de la Geneva Konvencio por paco en Hindocinio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Chi Minh. En tiu renkontigo Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: "Ci tie ceestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?". Du el ili levis siajn brakojn. Ho Chi Minh montrigis goja kaj de tiu ci momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto. [...]

En 1968, unu jaro antau sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Chi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: "Ciuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktigi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj. "

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Pri Tagkajero en prizono

,, La autoro, estro de la plej aktuala kaj plej suferanta popolo, montrigas per siaj poemetoj posedanto de forta spirito. Kiu, vivacante longe, longe en malliberejoj kun la kutimaj skabio, cimoj, frosto, malsato, soifo, severeco, pedikojn kaj nenio bona, havus la laudindan humoron verki tagofine sian poemeton, nur kvarversan, mildan, simplan pri la taga notindajo, au pensi iom filozofe pli profunde? Vidu:

< Sed pasis la elprovo, miros vi pro blanko brila!
Similaj estas homestajoj en ci-monda vivo
Por igi hom' necesas la pistil' de malfelico.>>

La sinsekvaj poemetoj konigas la homon kaj rakontas parton de lia vivo. La traduko estas klara; sed estas videble ke la tradukinto devis forte streci la

kordon por harmoniigi la rimojn! Estas notindaj du interjekcioj: Ua..,! ua...! ua! uaa!, por esprimi ploron de bubo kaj: fing, fing, fing... (pluveto vibradas); sed ne sajnas necesa tiu pa, li elveture saltis, car en Plena Vortaro ni jam havas Hopi por invito al salto. "
-- Salvador Guma. Boletin n161 (maj 1967)

Pri Ho Chi Minh

,, La Fremdlingva Eldonejo en Hanojo <brosuron <heroo. Oni ofte legis jam pri li. Sed tiu brosuro enhavas 23 versajojn kaj 9 capitrojn de prozo el la plumo de Ho Chi Minh mem, tradukitaj de la al ni

jam bone konata Dao Anh Kha kaj Nguyen Minh Kinh kaj Dang Dinh Dam. La versajoj, traktantaj naturon, mizeron kaj batalon, lau ritmo, rimoj, sono ne ciam senteblas kiel <faktoj el sufer- kaj batalplenaj jaroj, kiuj lumigas la fifamajn agojn de la francaj koloniistoj kaj de la usonaj imperiistoj. Ne mankas rimarkindaj atentigoj, ek?.. <Prezidanto Ho Chi Minh dum mitingo de duon-miliono da personoj en Hanojo, kaj "Testamento" el la jaro 1969 kun konsiloj kaj profetaj eldiroj, koncernantaj la Partion kaj la estontecon de VDR.

Se unuanimos
ni en aro kanta,
ja sukcesi finos
tia verko granda.

"
-- Hella Sauerbrey. Der Esperantist n112 feb. 1982

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Prezidento Ho Chi Minh (resuma biografio). Fremdlingva eldonejo. Hanojo, 1970. 154 pagoj.

,, En la antauparolo de ci tiu interesa verko aperas interalie: "la meritoj kaj la verkoj de Prezidento Ho Chi Minh estas senmezuraj, kiel alta cielo kaj vasta maro." La libro estas ne nur biografio de eminenta statestro, sed ankau

ekzalta panegiro, pasia kaj patosa kulto al homo, kiu nedubeble faris al si lokon en la monda historio kaj speciale en la historio de sia lando dissirata de kruela kaj longa milito.

La konstanta majuskligo de la litero L en la pronomo li, kiam per gi oni aludas la antau nelonge mortintan Prezidenton Ho Chi Minh, iom sokas niajn okcidentajn morojn. "
-- Boletin n184 (mar 1971)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. | PIV
  2. | Van kien Dai hoi dai bieu toan quoc lan thu IX, Nha xuat ban. Dokumento de la 9a Nacia Kongreso, Publishing House. National politics, Hanoi, 2001, p. 83.
  3. | Giao trinh tu tuong Ho Chi Minh. Nha xuat ban chinh tri quoc gia. Tai ban lan thu hai, 2006, trang 22


Cefaj eventoj (1945-1961) Cefaj eventoj (1962-1991) Specifaj artikoloj Cefaj partoprenintoj Pliaj gravaj personoj

Generala kronologio:

1940-aj jaroj:

1950-aj jaroj:

1960-aj jaroj:

1960-aj jaroj (daurigo):

1970-aj jaroj:

1980-aj jaroj:

1990-aj jaroj:

Daurantaj konfliktoj:

Politikaj cefuloj:

Politikaj cefuloj: