Saltu al enhavo

Dento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dentoj

Homaj dentoj vidataj el interno de la buso
Homaj dentoj vidataj el interno de la buso
Arango kaj nomoj de la dentoj
Arango kaj nomoj de la dentoj
latine dens
v * d * r
Detalo de homa molaro (kun 3 radikoj) 1.dento. 2.dentoemajlo. 3.dentino. 4.dentpulpo (5.cambra pulpo, 6.radika pulpo). 7.cemento. 8.krono (9.kuspido, 10.sulko). 11.dentokolo. 12.radiko (13.forkigo, 14.radika apekso, 15.apeksa forameno). 16.gingiva sulko. 17.denta subtena histo. 18.gingivo (19.libera, 20.margena, 21.alligita). 22.dent-alveola ligamento. 23.alveola osto. 24.nervoj kaj vaskuloj (25.dentinaj, 26.dentsubtenhistaj, 27.alveola nervo)
Dentoj de cimpanzo
Rentgena bildo pri homa makzelo kun dentoj

Dento estas malmola organo, kiu ekzistas en la buso de vertebruloj (escepte de modernaj birdoj, testuduloj, bufonedoj kaj kelkaj mamuloj). Dentoj estas parto de digesta sistemo. Dento servas por kapti, disigi, maci la nutrajon kaj ofte ankau por defendo, portado de idoj, purigado de hararo (eliminado de hautaj parazitoj). Dentoj estas diversaj lau strukturo, formo, kvanto kaj funkcio.

Dentaro estas aro da ciuj dentoj ce unu ulo.

Maldetale

[redakti | redakti fonton]

Dento havas tri cefajn partojn:

La dentokavon plenigas dentpulpo (konektiva histo, rica je nervoj)

Dento konsistas cefe el dentino.

Escepte de la mamuloj, ce la aliaj dentohavaj vertebruloj sekvas unu dento la alian. Iliaj dentoj estas samformaj, unuecaj homodentoj.

Ce mamuloj kaj la krokodiloj la dentoj situas en la denta alveolo (kavo), ce fisoj, amfibioj, plimulto de rampuloj la dento kreskas per konektiva histo sur la suba osto.

Ce mamuloj (escepte ekz. de la cetacoj) sinsekvas du dentogeneracioj:

  • laktodentoj (deciduaj dentoj)
  • restantaj dentoj (permanentaj dentoj)

La generaciosango de la homaj dentoj okazas en la ago de 6-7-a jaro.

La dentaro formigis, kutimigis dum la filogenio al la nutrometodo, karakterizas la familiojn, kelkfoje ec la speciojn.

La dentaro de la bestoj kun diversformaj (heterodentaj) dentoj konsistas el kvar tipoj:

  • incizivoj (dentes incisivi) nomigas la plej antauaj, cizilformaj dentoj. Ili kreskas daure ce la ronguloj, leporedoj, elefantedoj;
  • kaninoj (dentes canini) situas inter incizivoj kaj premolaroj, generale estas pli longaj ol incizivoj;
  • premolaro (dentes premorales) situas antau molaroj;
  • molaroj (dentes molares) estas la plej lastaj grandaj mueldentoj de la busa kavo; fortaj kaj diktrunkaj, masivaj.

Naskigaj dentoj estas dentoj, kiuj ceestas super la gingivo ce naskigo kaj novnaskitaj dentoj estas dentoj, kiuj eliras tra la gingivo dum la unua vivmonato (la novnaskita periodo). La incidenco de novnaskitaj dentoj varias konsiderinde, inter 1:700 kaj 1:30 000 depende de la speco de studajo; la plej granda ofteco trovigas en la sola studajo, kiu bazigas nur je persona ekzameno de pacientoj. Naskigaj dentoj kaj novnaskitaj dentoj povas esti la normalaj laktodentoj de la bebo, kiuj eligas tro frue. Ci tiuj devus esti konservitaj, se eblas. Alternative, ili povus esti supernombraj dentoj, ekstraj dentoj, ne parto de la normala asigno de dentoj.

Dentomalsanoj

[redakti | redakti fonton]
  • Tartro (dentostono) estigas sur la dento el la kemiaj elementoj (fosfatoj au karbonatoj) kaj aliaj komponajoj de la salivo. Tiu stono povas kauzi dentokarniton (gingiviton), se oni ne flegas siajn dentojn.
  • Kario.

Evoluo de la dento

[redakti | redakti fonton]

Komence aperas la t.n. kornodentoj (el kornajo) ekz ce la senmakzelaj rondbusuloj (Cyclostomata). Tiuj ne estas veraj dentoj, sed modifoj de la hauto.

Alia dento-antauajo estas la t.n. kornolamenoj de kelkaj akvaj mamuloj (vidu ankau barto).

Evoluo de veraj dentoj

[redakti | redakti fonton]

La vera dento evoluas el la dermo de la antauintesto.

La unua dentformo estis versajne la dentkiraso kun etaj dentoj de la devonepokaj kartilagaj fisoj (Placodermi). La nuna kartilaga fiso ekz. sarko havas samformajn, triangulajn dentojn, en pluraj vicoj (kiel homodentoj). Tiuj ci dentoj radikigas en le dermo kaj ne en la makzelo. La unuopajn dentojn sangas daure novaj dentoj, tiel samtempe ekzistas diversagaj dentoj.

Makzelaj homodentoj trovigas ce duonostaj fisoj (Ganoidei) kaj ostofisoj (Teleostei). La makzelaj dentoj sidas en unu vico, sed aperas ankau nemakzelaj dentoj de la buskavo (legu ce faringo) sur diversaj ostoj.

La konusa dento de kvarpieduloj pruvas - interalie - ilian devenon de la kvastonagilaj fisoj (Crossopterygii). La emajlo havas jam malglatan surfacon, kun longecaj sulkoj kaj la emajlo neregula penetras la dentan dentinmaterialon. Oni nomas tion ankau labirinta dento pro ties interno, kversekco. La fosiliaj amfibioj havis tiajn dentojn.

La vostaj amfibioj havas pintajn makzelajn kaj aliajn buskavajn dentojn, kiuj helpas nur kapton de la predo. La dentaro de senvostaj amfibioj reduktigis dum la evoluo, kelkfoje ec tute malaperis.

La praaj reptilioj havis komence nur konusajn homodentojn, dum la evoluo aperis heterodentismo. Tiuj dentoj servis jam ankau por iometa macado.

Ce kelkaj reptilioj (viperedoj, kolubredoj) aperis specifa dento la venendento sur la supra makzelo au palatalo.

La birdoj estas sendentaj, aperis la beko anstatau gi. Sur fosilioj, oni povas vidi kelkfoje ec reptiliosimilajn.

Jam la primitivaj mamuloj havas heterodentojn kaj diferencigon lau formo kaj funkcio. Tiuj dentoj konvenas ne nur kaptado de la nutrajo, sed por ties erigo, macado. La daura dentosango malaperas, elformigas dugeneracia dentaro (unu dentosango dum la vivo).

Grupigo de veraj dentoj lau ligo inter dento kaj makzelo

[redakti | redakti fonton]
  • Akrodento (acrodont): la dentoj sidas sur rando de la makzelo kaj ligas ilin konektiva histo (ostaj fisoj, amfibioj, serpentoj).
  • Pleurodento (pleurodont): la dentoj sidas sur denta rando de makzelo (reptilioj).
  • Tekodento (thecodont): la dentaj radikoj sidas en la mazelo, inter du ostolatoj kaj estigas osta muro inter la dentoj (krokodiloj, mamuloj).

Ekzistas pluraj proverboj pri dento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • ,, De fremda dento ni doloron ne sentas. "
  • ,, Dio mangon donacis, sed la dentoj agacas. "
  • ,, Montradi al si reciproke la dentojn. "

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. | Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-18 .

Vidu ankau

[redakti | redakti fonton]