Dark Mode

Saltu al enhavo

Bunta kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bunta kalidro

Calidris alpina alpina en reprodukta plumaro
dum autuna migrado en Latvio.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Horduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Haradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Bunta kalidro C. alpina
Linnaeus 1758
Calidris alpina
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskau minacata
Natura arealo
  • Reproduktaj teritorioj
  • Ciujare prezencoj
  • Vintrejoj
  • Migrado
  • Forvagi
  • Natura arealo
  • Reproduktaj teritorioj
  • Ciujare prezencoj
  • Vintrejoj
  • Migrado
  • Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    v * d * r

    La Bunta kalidro, Calidris alpina, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Haradrioformaj.

    Disvastigo

    [redakti | redakti fonton]

    Gi estas cirkaupolusa reproduktanto en arktaj au subarktaj regionoj. Tiuj holarktisaj birdoj kiuj reproduktas en nordaj Europo (Norvegio, Balta maro, Britio kaj Islando) kaj Azio (la tuta norda Siberio) estas migrantaj longdistance kaj vintras sude en la Mediteraneo, Afriko kaj sudorienta Azio. Birdoj kiuj reproduktigas en Alasko kaj Kanado migras mallongdistance al nordamerikaj marbordoj de Pacifiko kaj Atlantiko.

    Aspekto kaj subspecioj

    [redakti | redakti fonton]
    Bunta kalidro en la orienta marbordo de Anglio
    Migraj vojoj.

    Tiu birdo estas unu el la plek komunaj kaj konataj vadbirdoj kaj en siaj reproduktejoj kaj en siaj vintrejoj kaj pro tio estas la specio kun kiu la aliaj vadbirdoj plej ofte estas komparataj. Gi estas 17-21 cm longa kaj havas enverguron de 32-36 cm, tio estas simila lau grando kun la Sturno, sed pli fortika kaj kun pli maldika beko.

    Gi montras klare blankan flugilstrion dumfluge kaj voston kun blankaj flankoj kaj malhelan centron.

    Plenkreskuloj en reprodukta plumaro montras diferencigan nigran ventron, kion neniu similgranda vadbirdo posedas, rugbrunajn dorson kaj kronon kaj nigrestriitan blankan bruston. La vintra Bunta kalidro estas cefe griza supre kaj blanka sube. Junuloj estas brunaj supre kun du blankecaj voj dorse. Ili kutime havas nigrajn markojn flanke au ventre. Kruroj kaj iomete subenkurba beko estas nigraj kaj ankau estas hela supraokula strio. Estas kelkaj subspecioj diferencaj cefe pro grando de rugeca koloro en reprodukta plumaro kaj la bekolongo. Bekolongo tamen varias pro sekso car ino havas pli longan bekon ol masklo.

    Subspecioj rilatas al reproduktaj regionoj, sed diversaj subspecioj povas vintri kune. Calidris a. arctica, reproduktigas en Gronlando; Calidris a. schinzii, el sudorienta Gronlando gis Islandio, Britio kaj la Balta maro kaj la subspecio Calidris a. alpina, el norda Skandinavio orienten gis la duoninsulo de Taimir.

    Bunta kalidro estas tre sociema vintre, foje formante grandajn arojn en marbordaj kotejoj au sablaj strandoj. Grandaj multnombraj aroj povas esti vidataj flugante samtempe kaj samdirekte dum migrado au en vintrejoj. Ili mangas ce tiuj marbordaj kotejoj au strandoj bekoplukante per tiu specifa movo kiel de kudromasino prenante sistemege etajn mangerojn. Insektoj estas cefa parto de la dieto de la Bunta kalidro en reproduktejoj; ili mangas ankau moluskojn, vermojn kaj krustulojn en marbordaj regionoj.

    Antau parigado okazas ceremoniaj flugoj vertikalaj kaj lauta akra kantado. La nesto estas neprofunda truo surgrunda kovrita kun plantoj, kie la ino demetas du gis ses brunverdajn ovojn kovotajn de ambau gepatroj. Ankau ambau gepatroj zorgos la idojn dum kelkaj tagoj; poste la idoj sendependigas kaj ekflugos antau sia unua monato.

    Ovoj de Calidris alpina alpina - MHNT
    Ovoj de Calidris alpina schinzii - MHNT


    La voco estas tipa de kalidroj kiel ia "piip" kaj por parigado pli akra kaj lauta pepado kiel cevalvoco.

    Bunta kalidro estas unu el la specioj protektitaj de la Traktato por la Konservado de afrikaeuraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

    Sajnaj hibridoj inter tiu specio kaj la Blankpuga kalidro au kun la Markalidro estis malkasitaj en la marbordo de Atlantiko de Norda Ameriko (McLaughlin & Wormington, 2000, kaj eksteraj ligiloj sube) kaj Europo (Millington, 1994), respektive.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]
    v * d * r
    Birdoj
    Regno: Animalo * Filumo: Horduloj * Subfilumo: Vertebruloj * Infrafilumo: Makzeluloj * Superklaso: Tetrapodoj * Klaso: Birdoj
    Birdoj lau ordoj (alfabete)
    Ordoj de
    Rilataj artikoloj: Birdomigrado ~ Birdoprotektado ~ Birdnestoj ~ Birdkanto
    Vidu ankau: Dinosauraj birdoj