29 captures
24 Nov 2002 - 10 Sep 2012
Oct NOV Dec
24
2001 2002 2003
success
fail
About this capture
COLLECTED BY
Organization: Alexa Crawls
Starting in 1996, Alexa Internet has been donating their crawl data to the Internet Archive. Flowing in every day, these data are added to the Wayback Machine after an embargo period.
Collection: alexa_dn
this data is currently not publicly accessible.
TIMESTAMPS
The Wayback Machine - https://web.archive.org/web/20021124230207/http://komunistafrakcio.free.fr:80/index.html









Menuo
  • Una pagxo (novajxoj)
  • Historio
  • Principoj kaj Celoj
  • arkivoj
  • Ligoj
  • Por kontakti nin

  • Legu nun


    -- Novajxoj --

    -- Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto --

    Dum la 75-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (Laborista Esperantista Movado) en Alikanto, Hispanio, kiu okazis de la 1-a gxis la 8-a de Julio 2002, Komunista Frakcio de SAT kunvenis plurajn fojojn.

    Nia malgranda skipo da kvin komunistoj bone kontribuis al kongresa laboro. K-doj Vincent Charlot kaj Stan Keable partoprenis Kongresan Komisionon, kiu pritraktis vortumon de la Gvidrezolucio kaj Deklaracio, kiujn la kongreso poste amendis kaj adoptis.

    Efikeco de la kongreso suferis pro manko da bone elpensitaj proponoj, kaj manko de planita tagordo pri diskut-temoj en laborkunsidoj. Ni fieras, ke el diskutoj de nia Frakcio venis proponoj, kiuj espereble helpos ke venontaj kongresoj de SAT estu pli efikaj. Sed ni atentigas ke la cxefa bezono por efika kongreso estos ke oni faru proponojn (rezoluciojn), kiuj aperu antaux la kongreso en Sennaciulo. Antaux cxi tiu kongreso, neniu faris tion. Sen semado, ne atendu rikolton!

    K-do Charlot portis mesagxon de K-do Petro Levy, ke li deziris post longedauxra dejxorado rezigni el posteno de Frakcia respondeculo. Tio estis akceptita, kaj la Frakcio decidis danki la kamaradon kaj peti lin, ke li akceptu novan postenon - Honora Prezidento de Komunista Frakcio. Certe estas honoro por nia Frakcio, ke tiu veterano de Komunista Partio de Francio, tiu gravulo de SAT, kiu delonge funkcias cxe redaktora komitato de Sennaciulo - pomonata gazeto de la organizo - estu nia Honora Prezidento.

    Grava rolo de nia Frakcio estas varbi komunistojn al Esperanto kaj al SAT. Por tiu laboro, ankaux estos utila trovi, kunligi kaj organizi tiujn komunistojn kiuj jam estas membroj de SAT. Ankaux estos utila varbi al SAT tiujn membrojn de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, kiuj estos pretaj kunlabori. Ankaux tiuj, kiuj sin trovas dise en Universala Esperanto-Asocio kaj cetera Esperantista movado. Ni instigas vin, kamaradoj, aligxu al SAT kaj anoncu vin al Komunista Frakcio por kunlaboro.

    Du kamaradoj akceptis postenojn por antauxenigi frakcian laboron. Stan Keable estas sekretario, kaj Frederico Scibor respondecos pri la frakcia retpagxo.