Saltu al enhavo

Asketismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asketo)
katolika monaho

Asketismo (el greka asketes - fakulo kaj sence lau greka askema, askesis - ekzerco, vivmaniero de la atletoj) estas ofte religie motivita fastado, abstino, silentado, casteco, nedormado, elsociigo, ankau rezigno pri korpa purigado, memskurgado (vipado), marsado sensua (nudpiede), senhejmeco kaj ankau tolerado de humiligaj agadoj. Asketismo rilatas al korpo kaj animo. Gi estas cefe spirita sinteno: Oni eltenas cion libervole kaj pro iu celo ekster si.

La pitagora skolo ankau praktikis asketismo kiel parto de la procezo de purigado de la animo. La radikoj de la asketismo de judoj, kristanoj kaj islamanoj kusas en la hebrea biblio, ec se la vorto mem ne aperas tie. Por la frua kristanismo Johano la Baptisto estis ekzemplodona. Jesuo mem ne praktikis specialan asketismon, kvankam lau Mat. 4, 2 li fastis dum 40 tagoj.

Multaj monahaj ordenoj, aparte en budhismo, kristanismo kaj islamo (tie aparte la sufismaj ordenoj de dervisoj), akcentas la praktikon de asketismo.

Multaj atletoj ankau sindetenas de seksumado antau diversaj konkuradoj, por koncentri siajn fizikajn kaj mensajn klopodojn sur la konkurado.

La socia movado Rektaj punkoj estas karakterizita de siaj membroj sindetenantaj de alkoholo, drogoj kaj neformala seksumado, kiel vivmaniero.

Malsatstriko estas uzata kiel ilo de protesto au kiel levilo de soci-politika premo kontrau diversaj autoritatoj (cefe dum koloniismo kaj en malliberejoj).

Vidu ankau

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]